1 / 131

En E ŭropo: Pro kio gejunuloj ofte ne ŝatas iri al la preĝejo? “Tio, kion oni ne komprenas,

En E ŭropo: Pro kio gejunuloj ofte ne ŝatas iri al la preĝejo? “Tio, kion oni ne komprenas, estas teda.”. Ovoj rusaj unue malmole kuri la ovojn; tiam forigi la ŝelojn ; tiam tran ĉi la ovojn; tiam meti ili sur salaton; kaj aldoni kaviaron. En alia vico : neniaj rusa ovoj.

danyl
Télécharger la présentation

En E ŭropo: Pro kio gejunuloj ofte ne ŝatas iri al la preĝejo? “Tio, kion oni ne komprenas,

An Image/Link below is provided (as is) to download presentation Download Policy: Content on the Website is provided to you AS IS for your information and personal use and may not be sold / licensed / shared on other websites without getting consent from its author. Content is provided to you AS IS for your information and personal use only. Download presentation by click this link. While downloading, if for some reason you are not able to download a presentation, the publisher may have deleted the file from their server. During download, if you can't get a presentation, the file might be deleted by the publisher.

E N D

Presentation Transcript


  1. En Eŭropo: Pro kio gejunuloj ofte ne ŝatas iri al la preĝejo? “Tio, kion oni ne komprenas, estas teda.”

  2. Ovoj rusaj • unue malmole kuri la ovojn; • tiam forigi la ŝelojn; • tiam tranĉi la ovojn; • tiam meti ili sur salaton; • kaj aldoni kaviaron. En alia vico: neniaj rusa ovoj.

  3. En ĉia scienco, kaj tiel ankaŭ en la teologio, la ĉefajo estas la konvena vico de la demandoj.

  4. Elirpunto de kristana teologio: La renkontiĝo kun la kristana mesaĝo. Sed en tia-ĉi momento ni ankoraŭ ne scias se la kristana mesaĝo estas vera. Mi nur konstatas ke la mesaĝo ekzistas kaj asertas ion.

  5. La kristana mesaĝo asertas esti la parolo de Dio . Ke ĝi asertas tion, ankaŭ ĉiu ne kredanta povas ekkoni. Sed restas ankoraŭ aperte, kion tio-ĉi signifas kaj ĉu ĝiestas vera.

  6. Kiu estas „Dio“? La respondo ne estas facila, ĉar la kristana mesaĝo ĉiam asertis ke Dio estas nekomprenebla.

  7. Ke Dio estas nekomprenebla signifas • ke Li ne konvenas al niaj nocioj. • Li estas • nek elirpunto • nek objekto • nek rezulto • de konkludoj aŭ deduktoj. • Li estas pli granda • ol ĉio kion ni povas pensi. • Sed tiam, kiel do ni povas paroli de Li?

  8. La Apostola Kredo-Konfeso: „Mi kredas je Dio, la kreinto de la ĉielo kaj de la tero” ≠ Mi kredas, ke Dio estas la kreinto de la mondo. = deklaro de fido = Mi kredas (en la sindonemo de la koro) je Dio, kiu estas la kreinto kaj kreanto de la mondo. = deklaro de racio

  9. DIO m o n d o = sen kiu nenio estas

  10. DIO La kuro de la mondo: Ĉio, tiel kiel ĝi estas kaj ŝanĝiĝas, ne povas ekzisti sen Dio.

  11. „ĉiopova“ en la kompreno kutima = Dio povas ĉion eblan, sed oni neniam scias, ĉu li fakte volas fari tion = nur „potenciala ĉiopovo“ „pova en ĉio“ = nenio povas okazi sen Dio = „aktuala ĉiopovo“

  12. Mt 10,29–30 • 29Ĉu oni ne vendas du paserojn por asaro? tamen unu el ili ne falos teren sen via Patro; • 30sed eĉ la haroj de via kapo • estas ĉiuj kalkulitaj.“

  13. Gen 1,1 En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. La vorto povas ankaŭ signifi: Unue (ni devas diri):

  14. Gen 1,1 En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. La vorto povas ankaŭ signifi: Unue (devas diriĝi): La vorto = krei uziĝas nur kun Dio kiel subjekto kaj eksplikas la signifon de la vorto „Dio“.

  15. Gen 1,1 En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. La vorto = Dio estas „kunsemantika“, t. e. la kunteksto ĝin klarigas.

  16. Gen 1,1 En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. = ĉion

  17. LA UNUA RAKONTO DE LA KREADO (Gen 1,1 – 2,4) (1)En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. (2)Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo. (3)Kaj Dio diris: Estu LUMO; kaj fariĝis lumo. (4)Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo.(5)Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago. (6)Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo. (7)Kaj Dio kreis la firmaĵon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmaĵo, de la akvo, kiu estas super la firmaĵo; kaj fariĝis tiel.(8)Kaj Dio nomis la firmaĵon ĈIELO. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago. ///// (9) Kaj Dio diris: Kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo; kaj fariĝis tiel. (10) Kaj Dio nomis la sekaĵon TERO, kaj la kolektiĝojn de la akvo Li nomis MAROJ. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. (11)Kaj Dio diris: Kreskigu la tero VERDAĴON, herbon, kiu naskas semon, FRUKTARBON, kiu donas laŭ sia speco frukton, kies semo estas en ĝi mem, sur la tero; kaj fariĝis tiel. (12)Kaj la tero elkreskigis verdaĵon, herbon, kiu naskas semon laŭ sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en ĝi mem laŭ sia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. (13)Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago. (14)Kaj Dio diris: Estu LUMAĴOJ en la ĉiela FIRMAĴO, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn;(15)kaj ili estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por lumi super la tero; kaj fariĝis tiel. (16)Kaj Dio faris la du grandajn lumaĵojn: la pli grandan lumaĵon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumaĵon, por regi la nokton, kaj la stelojn.(17)Kaj Dio starigis ilin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ili lumu sur la teron, (18) kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. (19)Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.

  18. Kaj Dio diris: La akvo aperigu moviĝantaĵojn, VIVAJN ESTAĴOJN, kaj BIRDOJ ekflugu super la tero, sub la ĉiela firmaĵo. • (LXX:kaj fariĝis tiel.) • (21)Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj ĉiujn vivajn estaĵojn moviĝantajn, kiujn aperigis la akvo, laŭ ilia speco, • kaj ĉiujn flugilhavajn birdojn laŭ ilia speco. • Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. • (22)Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multiĝu sur la tero. • (23)Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago. • (24)Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estaĵojn, laŭ ilia speco, BRUTOJN kaj rampaĵojn kaj surterajn bestojn, laŭ ilia speco; kaj fariĝis tiel. • (25)Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laŭ ilia speco, kaj la brutojn, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn rampaĵojn de la tero, • laŭ ilia speco. • Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. • ///// • (26)Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, • similan al Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero. • (27)Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin. • (28)Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi, kaj regu super • la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj en la ĉielo, kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero. • (29)Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi manĝaĵo.(30)Kaj al ĉiuj bestoj de la tero kaj al ĉiuj birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj rampaĵoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbaĵon kiel manĝaĵon. Kaj fariĝis tiel. • (31)Kaj Dio rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. • Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago. • (2,1)Kaj estis finitaj la ĉielo kaj la tero kaj ĉiuj iliaj apartenaĵoj.(2)Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, • kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris. • (3)Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin, ĉar en ĝi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante. • (4)Tia estas la naskiĝo de la ĉielo kaj la tero, kiam ili estis kreitaj.

  19. LA UNUA RAKONTO DE KREADO (Gen 1,1 – 2,4)[Praredakcio antaŭ la greftado de la semanskemo] • (1)En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. • Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo. • Kaj Dio diris: Estu LUMO; kaj fariĝis lumo. • (4)Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; • kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo.(5)Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. • (6)Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo.(8)Kaj Dio nomis la firmaĵon ĈIELO. • (9)Kaj Dio diris: Kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo; • kaj fariĝis tiel. • (10)Kaj Dio nomis la sekaĵon TERO, kaj la kolektiĝojn de la akvo Li nomis MAROJ. • Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. • (11)Kaj Dio diris: Kreskigu la tero VERDAĴON, herbon, kiu naskas semon, FRUKTARBON, kiu donas laŭ sia speco frukton, • kies semo estas en ĝi mem, sur la tero; kaj fariĝis tiel. • Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. • (14)Kaj Dio diris: Estu LUMAĴOJ en la ĉiela FIRMAĴO, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn;(15)kaj ili estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por lumi super la tero; kaj fariĝis tiel. • Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. • (20 Kaj Dio diris: La akvo aperigu moviĝantaĵojn, VIVAJN ESTAĴOJN, kaj BIRDOJ ekflugu super la tero, sub la ĉiela firmaĵo. • (LXX:kaj fariĝis tiel.) • Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. • (24)Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estaĵojn, laŭ ilia speco, BRUTOJN kaj rampaĵojn kaj surterajn bestojn, laŭ ilia speco; kaj fariĝis tiel. • Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. • (26) Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, • (27) Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin. • (29)Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, • kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi manĝaĵo.(30)Kaj al ĉiuj bestoj de la tero kaj al ĉiuj birdoj • de la ĉielo kaj al ĉiuj rampaĵoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbaĵon kiel manĝaĵon. • Kaj fariĝis tiel. • (31) Kaj Dio rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. • (2,4) Tia estas la naskiĝo de la ĉielo kaj la tero, kiam ili estis kreitaj.

  20. PAROLKREADOLABORKREADO Aprobformulo(7)Semanskemo (2 x 3 + 1) a) lumo a) Lumo b) ĉielo, // tero, maro b) ĉielo (akvo) c) Pflanzenwelt c) tero (maro), plantoj d) astroj a’)astroj e) fiŝoj kaj birdojb’)fiŝoj kaj birdoj f) bestoj//c’) bestoj, homo g) homod)Sabato (Je Hans Lubsczyk, Bibel und Leben 1965, 191–208) // = poste v. 8 kaj v. 25 en la semanskemoŝanĝita disdivido de la laboroj

  21. LABORKREADO semanskemo (2 x 3 + 1) a) lumo b) ĉielo (akvo) c) tero (maro), plantoj a’)astroj b’)fiŝoj kaj birdoj c’) bestoj, homo d)Sabato nemoveblaĵoj moveblaĵoj

  22. Trenoj apartenus en hodiaŭa rakonto de la kreado al la “moveblaĵoj”.

  23. La rakonto de La rakonto de PAROLKREADOLABORKREADO substrekas sunbstrekas la transcendo de Dio la imanento de Dio Sed tie-ĉi “Parolo de Dio” ankaŭ ne signifas homan parolon kiel la posta anonco de la fido. Sed tie-ĉi “laboro de Dio” ankaŭ ne signifas la salvhistorion.

  24. La dua rakonto de la kreado (Gen 2,4b−15) 4b Kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la ĉielon, 5 nenia kampa arbetaĵo ankoraŭ estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraŭ kreskis, ĉar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron. 6 Sed nebulo leviĝadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta supraĵo de la tero. 7 Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo. 8 Kaj Dio la Eternulo plantis ĝardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis. 9 Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero ĉiun arbon ĉarman por la vido kaj bonan por la manĝo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la ĝardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono. […] 15 Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enloĝigis lin en la ĝardeno Edena, por ke li prilaboradu ĝin kaj gardu ĝin.

  25. La unua rakonto de la kreado Gen 1,1 − 2,4a La rakonto de LABORKREADO substrekas la imanento de Dio La rakonto de PAROLKREADO substrekas la transcendo de Dio unue ĉio cetera Homo homo Sabato La dua rakonto de la kreado Gen 2,4b−15 Oni povas substreki la gravecon de la homo metando lin en la fino aŭ en la comenco . homo poste ĉio cetera

  26. Tia-ĉi ideo estas la spuro de la peko origina en nia penso. Nocio „esti“ Ne: mondo Dio Nocio „esti“ Sed: Ankaŭ la tempo plene apartenas al la flanko de la kreaĵo. Ne ekzistas tempo kio inkluzivas Dion kaj mondon. mondo DIO

  27. Mi nur komprenas de Dio ĉion diferencan de Li kaj samtempe indikantan al Li. DIO m o n d o

  28. Esti kreata de la nenio signifas: Nia ekzistado = nia estado kreata. Se ni povus abolicii nian estadon kreatan (ni ne povas), nenio de ni postrestus. DIO m o n d o

  29. Ĉiokaze en ĉia momento de lia ekzisto la mondo estas kreata = plene relata al … / en plena diferenco de … mondo ekzistanta ekde ĉiam mondo kun komenco en la tempo mondo restanta ĉiam la sama mondo evolua ordigado per la hazardo m o n d o

  30. Mi ne scias unue, kiu estas Dio, por diri sekve, ke Li kreis nin. Ĉar tiukaze Dio devus konveni al niaj konceptoj. Sed ni devas komenci dirante ke ni estas kreataj, por povi paroli sence de Dio. Ni povas paroli de Dio nur ekde la mondo kaj pro tio indike (= analoge)

  31. DIO • La tri vojoj • de indika parolo: • jesado (via affirmativa) • simileco, • pro tio ke la mondo estas rilatata al … • nejado (via negativa) • malsimileco, • pro tio ke diferenca de … • superado (via eminentiae) • pli granda malsimileco, • pro tio ke simileco • nur unuflanka m o n d o

  32. „Ci, do, Sinjoro, kreis la cielon kaj la teron, kiu estas belo – ĉar ili estas belaj; kiu estas bono – ĉar ili estas bonaj; kiu ekzistas – ĉar ili ekzistas. (= via affirmativa) Sed nek tiamaniere ili estas belaj nek tiameniere bonaj nek tiamaniere ekzistas, kiel ci, ilia kreanta, (= via negativa) kun kiu komparataj ili nek estas belaj nek bonaj nek ekzistas.“ (= via eminentiae) Augustinus, Konfesoj, 11a libro, ĉap. 4, n. 6 (PL 32, 811)

  33. projekcio = duflanka simileco

  34. DIO m o n d o analogio = unuaflanka simileco

  35. Nenia „pruvo de Dio“ Ĉar Dio ne konvenas al niaj konceptoj. sed „pruvo de nia esto kreata“. Ni provas de la mondo je ĝi ne povas ekzisti sen Dio.

  36. La mondo klariĝas • ne per Dio, • sed per ĝia • „totala rilato al … / • enn totala diferenco de …“ • = per ĝiaestado kreata.

  37. WELT Ĉio en la mondo = unueco de esto kaj neesto kio sen kontraŭdiro nur povas priskribi kiel „totala rilato al …/ en totala diferenco de …“ +/–

  38. Patro • = racio naturo leĝo • = fido graco evangelio m o n d o Sankta Spirito Filo

  39. Sakramentosteleo: Beate Peilert, Köln 1990. St. Joseph und Medardus, Lüdenscheid. Foto: Jutta Mader.

  40. Patro Sankta Spirito Filo

  41. Persono = povi esti ĉe si mem Naturo

  42. Esti Dio La unua persono

  43. La unua personoLa dua persono

  44. La tria persono Dio estas ĉe si mem La unua personola dua persono Dio estas ĉe si mem Dio estas ĉe si mem

  45. Mi Ci Ni Mi – Ci – Ni estas samtempe (sameterne) kaj tamen en sinsekvo orda: Mi ne havas antaŭon; Ci havas antaŭon en Mi; Ni havas antaŭon en Mi kaj Ci.

  46. Ni MiCi

  47. Sankta Spirito PatroFilo

  48. generita: ne kreita: MONDO

  49. Kredi al Jesuo kiel la Filo de Dio = surbaze de lia parolo scii sin mem (kaj la tutan mondon) amatan de Dio la Patro kune kun li kiel la Filo.

More Related