1 / 25

KKE SESDEKJARA: ELSTARAJ AGADOJ

KKE SESDEKJARA: ELSTARAJ AGADOJ. Aloísio Sartorato. KKE SESDEKJARA: ELSTARAJ AGADOJ.

darby
Télécharger la présentation

KKE SESDEKJARA: ELSTARAJ AGADOJ

An Image/Link below is provided (as is) to download presentation Download Policy: Content on the Website is provided to you AS IS for your information and personal use and may not be sold / licensed / shared on other websites without getting consent from its author. Content is provided to you AS IS for your information and personal use only. Download presentation by click this link. While downloading, if for some reason you are not able to download a presentation, the publisher may have deleted the file from their server. During download, if you can't get a presentation, the file might be deleted by the publisher.

E N D

Presentation Transcript


  1. KKE SESDEKJARA: ELSTARAJ AGADOJ Aloísio Sartorato

  2. KKE SESDEKJARA: ELSTARAJ AGADOJ • La venontan 14-an de Julio, Kultura Kooperativo de Esperantistoj fariĝos 60- jara. La ideo pri la fondo de KKE venis al la kapo de Braz Cosenza, Cedilha Netto, Ismael Gomes Braga kaj aliaj, ĉar en la komenco de la 50-aj jaroj la preskaŭ sola eldonejo de verkoj en aŭ pri Esperanto en Brazilo estis Brazila Spiritisma Federacio, kio kaŭzis konfuzon ĉe la ĝenerala publiko, kiu pensis, ke Esperanto kaj Spiritismo estas la sama afero. Tiucele oni elektis la juran formon de “kooperativo”, kiu estis vaste propagandata tiutempe. Sed la plejmulto el la kooperativoj agadis en la agrikultura medio. Do “kooperativo kultura” estis tute nova propono kaj oni diras, ke KKE fakte estas la unua starigita kultura kooperativo en Brazilo.

  3. KKE SESDEKJARIĜAS: INAŬGURA KUNVENO • Inaŭgura kunveno de Kultura Kooperativo de Esperantistoj (14/07/1951)

  4. KKE SESDEKJARA: PIONIROJ

  5. KKE SESDEKJARA: PIONIROJ

  6. KKE SESDEKJARA: ELSTARAJ AGADOJ LA ELDONA AGADO En la periodo de la ekzistado de KKE sendube elstariĝas ĝia eldonagado, precipe dum la unuaj tridek jaroj. En la unuaj dek kvin jaroj KKE inundis la merkaton en Brazilo per lernolibroj por lernado de Esperanto kaj ankaŭ per vortaroj. Unuafoje estis uzataj modernaj metodoj por instruado de esperanto en Brazilo - lernolibroj ilustritaj per desegnaĵoj: “Curso Prático de Esperanto” kaj “Junul-kurso”. Ismael ankaŭ provizis la merkaton per la eldono de trafaj vortaroj en la du direktoj: esperanto-portugala kaj portugala-esperanto. Tiu agado sendube estis decidiga por la progreso de Esperanto en nia lando, precipe en la sesdekaj jaroj. Ni ankaŭ ne forgesu pri la publikigo de e-aj versioj de elstaraj verkoj de la brazila literaturo en Esperanto (Iracema, Dio Rekompencu Vin kaj aliaj), kio pligrandigis la prestiĝon de Esperanto en intelektula medio.

  7. KKE SESDEKJARA: ELDONAĴOJ

  8. KKE SESDEKJARA: ELDONAĴOJ

  9. KKE SESDEKJARA: ELSTARAJ AGADOJ • BRAZILAJ SEMINARIOJ DE ESPERANTO – En la jaro 1965, okazis en Rio-de-Ĵanejro la 19-a Brazila Kongreso de Esperanto, kiel parto de la festoj de kvarcentjariĝo de la urbo. Partoprenis ĝin multaj samideanoj el ĉiuj partoj de Brazilo kaj, inkluzive de eksterlandaj esperantistoj. Brazila E-Ligo, kies sidejo tiutempe estis en Rio-de-Ĵanejro, estis la organizinto de la kongreso. Tamen, laŭ la statuto de tiu organizaĵo, devus okazis brazilaj E-kongresoj nur de tri al tri jaroj. Do la venonta estus nur en 1968. D-ro Braz Cosenza, sentante la dinamismon de la tiama movado, proponis ke KKE organizu Brazilajn Seminariojn de Esperanto en tiuj jaroj, en kiuj ne okazus brazilaj kongresoj de Esperanto. Kaj tiam, en 1966, estis kunvokita ankaŭ al Rio-de-Ĵanejro la unua Brazila E-Seminario de KKE. Sekvis la dua, en 1967, en Santos Dumont, en Minas Gerais. BEL tamen ne agadis por la organizado de Brazila Kongreso de Esperanto en 1968. Do oni decidis inviti la brazilajn geesperantistojn por la 3ª. Brazila Seminario de Esperanto al Nova Friburgo, RJ, en Julio/68. Kaj la jaraj serioj de Brazilaj E-Seminarioj okazis seninterrompo ĝis 1983, kiam KKE, kontribue al la klopodoj por estonta kunfandiĝo de BEL kaj Brazila Konsilantaro de Esperanto, decidis rezigni pri la okazigo de nova brazila E-seminario en 1984 favore al la reveno de la tradiciaj Brazilaj Kongresoj de Esperanto, fare de BEL, nun kun la apogo de KKE kaj BKE. Sed, sendube, la brazilaj E-seminarioj de KKE grave kontribuis por la progreso de la Esperanto-movado en nia lando inter 1966 kaj 1983.

  10. KKE SESDEKJARA: BRAZILAJ SEMINARIOJ DE ESPERANTO

  11. KKE SESDEKJARA: BRAZILAJ SEMINARIOJ DE ESPERANTO

  12. KKE SESDEKJARA: ELSTARAJ AGADOJ • DECIDA APOGO AL LA JUNULARA AGADO – KKE ankaŭ grave kontribuis por la starigo kaj progresigo de la junulara esperantista agado en Brazilo. La unuaj paŝoj de la pioniroj en tiu medio estis faritaj en la sidejo de Kooperativo. Ekde la komenco D-ro Braz Cosenza firme apogis la agadon de la junuloj kadre de Guanabara E-Junularo kaj disponigis unufoje monate la sidejon de KKE por sociaj kunvenoj de la junularo. Poste, kiam estis fondita Brazila Esperantista Junulara Organizo, li disponigis spacon en la sidejo de KKE por la administra funkciigo de la institucio. Tamen ne nur tio. KKE subtenis la eldonon de IMPULSO en ĝia unua jaro de ekzistado: la oficiala organo de BEJO estis tute senpage eldonita en la presejo de KKE.

  13. KKE SESDEKJARA: ELSTARAJ AGADOJ Unua vico: Mello e Souza, Carlos Domingues, Jeremias kaj Amarilio Dua vico: Wechsler, Paulo Sérgio, Sartorato, Fernando, ?, Paulo

  14. KKE SESDEKJARA: JUNULARAJ AGADOJ

  15. KKE SESDEKJARA: ELSTARAJ AGADOJ • TUTAMERIKA ESPERANTO-KONGRESO – En 1968, kadre de la Brazila Seminario de Esperanto, en Nova Friburgo, mi prezentis tezon, proponante ke la Kooperativo organizu Internacian E-Seminarion. La ideo estis varme akceptita, tamen efektiviĝis, post konsulto al aliaj landaj E-asocioj en Sud-Ameriko, nur dek jarojn poste, en 1978, en la formo de Latin-Amerika E-Kongreso, okazinta en Marília, SP, sub aŭspicioj de KKE. Ekde la 3-a, la nomo aliiĝis al Tutamerika E-Kongreso kaj la sukceso de tiu unua kongreso en Marília sendube akcelis la decidon de UEA okazigi Universalan Kongreson en Brasília, en 1981.

  16. KKE SESDEKJARA: MALFERMA KUNSIDO EN MARÍLIA La Tutamerika E-Kongreso devenas de la Unua Latinamerika Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Marília, SP, en 1978, sub aŭspicioj de KKE.

  17. KKE SESDEKJARA: ELSTARAJ AGADOJ • BRAZILA E-KONGRESO EN RIO EN 1987 – Okaze de la jaro de la centjariĝo de Esperanto en 1987 la Brazila E-Kongreso, de BEL, estis invitita al Rio-de-Ĵanejro kaj en ĝia organizado kaj okazigo KKE grave kontribuis, ĉar inkluzive la prezidanto de la loka kongresa komitato tiutempa estis ĝuste la tiama prezidanto de KKE, Dilermando de Castro

  18. KKE SESDEKJARA: INAŬGURO DE ZAMENHOFA BUSTO ĈE UERJ Dum la Brazila Kongreso de Esperanto okazinta en Rio de Janeiro en 1987, oni inaŭguris buston de Zamenhof.

  19. KKE SESDEKJARA: ELSTARAJ AGADOJ • PORESPERANTA ĈIUTAGA AGADO – La situo de la sidejo de KKE en plena urbocentro de Rio estas decida faktoro por la esperanta agado en Rio-de-Ĵanejro. Malmultaj esperantaj organizaĵoj en la mondo funkcias regule ĉiutage. KKE estas unu el la malmultaj ekzistantaj en la tuta mondo, kiu agadas tiel. Dum la semajno, en pluraj horaroj, funkcias E-kursoj. La tutan tagon oni povas aĉeti en ĝia librovendejo verkojn en aŭ pri E-o. Unufoje semajne kulturkunveno riĉigas intelekte la urbajn esperantistojn. La sidejo funkcias kiel plentempa renkontiĝejo de esperantistoj, kiuj loĝas aŭ venas al Rio-de-Ĵanejro. Krome, la hejmo-paĝo de KKE estas unu el la plej vizitataj de brazila Esperantujo, dum pli ol cent gesamideanoj partoprenas en la Diskuto-Listo de KKE.

  20. KKE SESDEKJARA: DIVERSAJ AKTIVECOJ

  21. KKE SESDEKJARA: DIVERSAJ AKTIVECOJ

  22. KKE SESDEKJARA: ELSTARAJ AGADOJ • KAMPANJO “ESPERANTO EN LA BIBLIOTEKOJN” - Ekde 2001 KKE starigis la kampanjon “Esperanto en la bibliotekojn”, kiu celas provizi bibliotekojn per verkoj en aŭ pri Esperanto. Ekde tiam estis senditaj pli ol 1.000 libroj al pli ol 100 bibliotekoj en Brazilo kaj eĉ kelkaj en aliaj landoj.

  23. KKE SESDEKJARA: PREZIDANTOJ DE KKE

  24. KKE SESDEKJARA: LA UNUA KAJ LA NUNA PREZIDANTOJ

  25. KKE SESDEKJARA: ELSTARAJ AGADOJ • Sesdekjariĝo, ĉu de homo, ĉu de organizaĵo, estas grava momento por analizado kaj pripensado pri la tempo pasinta. Rilate al KKE la bilanco estas pozitiva, ĉar ĝi multmaniere kontribuis kaj kontribuas por la disvolviĝo de la E-a ideo en Brazilo kaj en la mondo. FELIĈAN DATREVENON KKE KAJ TRANSVIVU PLIAJN SESDEK JAROJN DA SUKCESOJ!

More Related