1 / 42

Bestetoj, Bestegoj kaj Bestaĉoj.

Bestetoj, Bestegoj kaj Bestaĉoj. La kvin brutoj en la stalo, ĉe la domo de l' bieno estas bovo kaj ĉevalo, ŝafo, kapro kaj azeno. Meleagro kaj ansero, koko kaj anas', kun ravo, eksilentas je l' apero de la multkolora pavo.

evers
Télécharger la présentation

Bestetoj, Bestegoj kaj Bestaĉoj.

An Image/Link below is provided (as is) to download presentation Download Policy: Content on the Website is provided to you AS IS for your information and personal use and may not be sold / licensed / shared on other websites without getting consent from its author. Content is provided to you AS IS for your information and personal use only. Download presentation by click this link. While downloading, if for some reason you are not able to download a presentation, the publisher may have deleted the file from their server. During download, if you can't get a presentation, the file might be deleted by the publisher.

E N D

Presentation Transcript


  1. Bestetoj, Bestegoj kaj Bestaĉoj.

  2. La kvin brutoj en la stalo,ĉe la domo de l' bienoestas bovo kaj ĉevalo,ŝafo, kapro kaj azeno.

  3. Meleagro kaj ansero,koko kaj anas', kun ravo,eksilentas je l' aperode la multkolora pavo.

  4. Birdoj flugas. Fiŝoj naĝas.Rampas vermo kaj serpento.En velŝipo hom' vojaĝasje la blovo de la vento.

  5. En la cirko, sen punbato,kun dresisto ludas foko....urso estas akrobato.... kaj sur hundo rajdas koko.

  6. En pejzaĝ' kun monda famo,en river' nomata Nilo,banas sin hipopotamo,rinocer' kaj krokodilo.

  7. Ĉasas indiĝena viroen brazila praarbaro.Ne timigas lin tapiro,nek boa', nek jaguaro.

  8. El flugbirdoj la plej grandajestas certe la kondoroj.Ljamo, en altaĵoj Andaj,vidas ilin en la foroj.

  9. La giganto de l' arbaroestas ja la elefanto,sed baleno, en la maro,pli ol ĝi estas giganto.

  10. La simioj estas bestojkun plej granda hom-similo....Aŭdus tion kun protestojla ĉimpanzo kaj l' gorilo.

  11. Por defendo de l' histrikoj,de la polpoj kaj putoroj,estas inkoj, pinglaj pikoj,ĵetoj de malbonodoroj.

  12. Se formikoj estas plagojpor plantej' laŭ niaj spertoj,vivu la mirmekofagoj,la dazipoj kaj lacertoj!

  13. Ĉiam zorgu pri abelokun atento kaj trankvilo.Ju pli dolĉa la mielo,des pli vunda la pikilo.

  14. Bedaŭrante la destinon,muŝo krias: “Ve! Ho, ve!” Antaŭvidas tujan finonen la buŝ' de arane'.

  15. El trueto, kun kuraĝo,mus' aperas, sub la luno.Kuras rekte al fromaĝo,kaj la kat' al ĝi, por puno.

  16. Lup' ululas.... ho! teruro!Vulpo rabas la kaptitojnen kokej'.... kaj, sur la muro,geko manĝas la moskitojn.

  17. Se leon', sen vol' aŭ plaĉo,irus al Azi', en migro,tie estus ĝi bestaĉo,kaj la reĝo estus tigro.

  18. La papago ne parolas:nur ripetas, sen kompreno.Sed la homoj nun kontrolaskomunikon de delfeno.

  19. Loĝaj dramoj kaj komplikojofte trafas multajn homojn,sed mituloj kaj helikojne forlasas siajn domojn.

  20. Estas belaj: la kolorojde ara' kaj papilio,kolibretoj apud floroj,kaj la voĉ' de kanario.

  21. Blankaj cignoj naĝas belesur lageto, ĉe la maro....Ŝvebas mevoj surĉiele,kaj alflugas hirundaro.

  22. Estu ne nur en muzeojla belaĵoj de l' naturo:Vivu la paradizeoj,la fazanoj kaj l' menuro!

  23. Tamen ankaŭ estas hido:en la porkoj kaj skaraboj,en serpento kaj akrido....ratoj, blatoj, kankroj, kraboj....

  24. La veneno de krotalo,skolopendro kaj skorpi',pli ol hufoj de ĉevalohavas da danĝer' por ni

  25. Forremante el la kajo,restu firme en la barko!Fuĝu de l' vosto de l' rajokaj de l' dentoj de la ŝarko!

  26. - Ĉio sekvas saĝan planon....Ĵetu for senkaŭzan timon!Cikoni' portas infanonkaj anĝel' portas animon!

  27. - Vidu la rapidajn kurojn!Kaj la koloj ankaŭ samas!- Sed la strut' havas du krurojn,kaj nur la ĝirafo mamas....

  28. En rilato al la falkoagloj estas ja enormaj....Kornoj de la cerv' kaj alkoestas iom malsamformaj.

  29. Krom la fiŝoj, en la marojestas granda best-vari':salikokoj kaj omarojestas ja frandaĵ' por ni.

  30. Kun rapido kaj kun fidogaje saltas bestoj du:estas ja kanguruidoen la poŝ' de l' kanguru'.

  31. Por noktua belulinorigardanta tra-fenestrela vesperto, kun fascino,serenadis muzikestre.

  32. Ran' kaj bufo, unutone,kantis base, dum la gril'akompanis violone....kaj cikado, per fajfil.

  33. La lampiroj, el la foro,venis, ĉiu kun kandelo.Kaj kuniklo kaj leporokriis: “Kiel granda belo!”

  34. Famaj estas: vulpaj feloj,plumaj liroj de menuroj....kaj la ĝiboj de kameloj,kaj la vostoj de sciuroj,

  35. kaj la frakoj de pingvenoj,kaj la beko de tukano,kaj la grando de balenoj,kaj l' bekpoŝ' de pelikano....

  36. super la mortint' - vulturo....apud la mortint' - ŝakalo....en testud' - kirasa duro....kaj klakilo en krotalo....

  37. silko de la raŭp' japana....de la drak' - la fajra vomo....kaj la vivo malhumanakaj malsaĝa de la homo....

  38. nigra-blankaj zebraj strioj,mort' heroa de kobajo,multkolor' de papiliokaj la vosta vip' de rajo....

  39. la okuloj de la linkokaj l' oreloj de l' azeno....beko de ornitorinko....hida bleko de hieno....

  40. la bekpiko de la pegoen konstanta ligna boro,la konstrua laboregode formiko kaj kastoro

  41. de la ŝafo - multa lano,de l' abelo - la mielo....ĉio, ŝajne, laŭ la planokaj l' ordono de l' ĉielo.

  42. Versoj kaj Direktado: Sylla Chaves. Bildoj: Karlo Teodoro (Paulo José). Voĉoj: Jaqueline Tergolina, Joel Manso, Paulo Sergio Vianna, Sylla Chaves kaj Zillah Chaves. Bildprezento fare de Liette Lêla. 2011

More Related