1 / 19

Aktikvula Maturigo (AMO)

Aktikvula Maturigo (AMO). Bezono : Ni ne ricevas milojn da denaskaj esperantistoj, ni dezas varbi, instrui, aktivigi niajn komunumanojn – ni bezonas kapablulojn por tio. Bezono: Ampleksaj programoj por trejni homojn en ĉ iuj kampoj necesaj por progreso.

hashim
Télécharger la présentation

Aktikvula Maturigo (AMO)

An Image/Link below is provided (as is) to download presentation Download Policy: Content on the Website is provided to you AS IS for your information and personal use and may not be sold / licensed / shared on other websites without getting consent from its author. Content is provided to you AS IS for your information and personal use only. Download presentation by click this link. While downloading, if for some reason you are not able to download a presentation, the publisher may have deleted the file from their server. During download, if you can't get a presentation, the file might be deleted by the publisher.

E N D

Presentation Transcript


  1. Aktikvula Maturigo (AMO) Bezono: Ni ne ricevas milojn da denaskaj esperantistoj, ni dezas varbi, instrui, aktivigi niajn komunumanojn – ni bezonas kapablulojn por tio. Bezono: Ampleksaj programoj por trejni homojn en ĉiuj kampoj necesaj por progreso. Realigo: Logike, UEA devas ludi centran rolon en starigo kaj flego de tia plano. Realigo: Okazigo de 5-8 seminarioj pri AMO en diversaj landoj ĉiujare.

  2. Seminarioj pri AMO (SPAMO) Bezono: Kunlaboro kun Landaj kaj Fakaj Asocioj, E-Centroj kaj aranĝoj. Bezono: Arigo de gvidantoj kaj partopren-emuloj, financado por stipendioj. Realigo: Parigo de SPAMO kun aliga aranĝo, kie la loĝistikaj bezonoj estas jam solvitaj. Realigo: Konsento pri temo, subtemoj, gvida teamo kaj la trejna programo.

  3. Seminarioj pri AMO (2) Daŭro: Inter du kaj sep tagoj. Tipoj: Paralela kun alia aranĝo. Sinsekva kun alia aranĝo. Solastara aranĝo. Temoj: Unu seminaria temo, kun subtemoj preparitaj de la gvidantoj (tipe 4). Konservado: Ankorau prilaborata. Loko troveblos en la konstruata retejo de UEA.

  4. AMO-1 okazis sur insulo en la Danubo, alirita per pramo

  5. AMO-1 estis tritaga seminario, kadre de dutaga junulara aranĝo de la Hungara Esperanto-Junularo, JER. Jen foto de la seminarianoj kaj JER-anoj:

  6. Jen foto de nur la AMO-seminarianoj, farita en marto 2014, kune kun gvidantoj Veronika Poór, Lu Wunsch-Rolshoven, Peter Balaž, Stefan MacGill kaj Orlando Raola.

  7. Multo el la laboro okazis en grupoj, plia laboro per para aŭ triopa diskutado.

  8. Okazis panela diskuto (forumo) por kuntiri la fadenojn de la diversaj laborgrupoj. Tri el la gvidintoj formis la panelon.

  9. AMO-2 en Kanado Trideko de partoprenintoj, laborintaj kune kaj en grupoj.

  10. AMO-2 en Kanado Sesio gvidata de Tamara Anna Koziej pri pli efika uzado de retaj rimedoj en la komunikado.

  11. AMO-IJK en Fortalezo Varmaj kaj valoraj diskutoj kaj laborado en la inter-nacia junulara kongreso. Gvidas Veronika Poór

  12. AMO-IJK en Brazilo (2)

  13. Seminarioj en 2014(nuna numerigo, poste IJK  3, Siano  4 kaj Fai  5 ) • AMO-1 en Horány, Hungario (marto) • AMO-2 en Sidnejo, Kanado (julio) • AMO-IJK en Fortalezo, Brazilo (julio) • AMO-3 en Siano, Ĉinio (augusto) • AMO-4 en Fai della Paganella, Italio (augusto) • AMO-6 en Modra-Harmonia, Slovakio (nov.) • AMO-7 en Aneho, Togolando (decembo)

  14. Seminariaj petoj por 2015(la unuaj kvar akceptitaj dum la nuna UK, aliaj restas kandidatoj) • Rio de Janeiro, Brazilo (januare, kadre de la brazila kongreso) • Santiago de Cuba, Kubo (kadre de la 6a Kuba Kongreso)) • Bydgoszcz, Pollando (aprile – kadre de jubilea aranĝo) • Uppsala, Svedio (maje – kadre de la sveda kongreso) • La Chaux-de-Fonds, Svislando (dato fiksota) • AMO en Sudcentra Eŭropo (RO, BG… okt, nov.) • AMO – proponoj: IJK, Afriko, Azio (pli?...)

  15. Financado de AMO • En 2014 la programo sukcesis akiri el fondajo tri mil eŭrojn, eĉ kun fermita buĝeto heredita de la antaŭa estraro. • Tiu sama sumo estas enkonstruita en la buĝetpropono 2015, kiun la komitato de UEA traktos en Bonaero. • Ekde 2016 la buĝetoj nepre devas inkluzivi sumon (minimume mil eurojn) por povi honorariigi unu au pliajn administrajn helpantojn (vidu la du sekvajn lumbildojn).

  16. Eblaj organizaj taskoj por AMO-administranto • Konigu la bazajn kondiĉojn por okazigo de seminiaro (ekzistantaj dokumentoj D-AMO-1, D-AMO-2) • Organizu petojn por seminarioj en la sekva jaro (ĉ. julie). • Mastrumu la petojn per kompilita raporto, kiu iru al decidorgano (starigota – eble kun 3 personoj?) • Anoncu la rezultojn al la petintoj, klarigu al ili la bazajn lud-regulojn. (Gvidilo/regularo malnetigita - finverkenda) • Kunlaboru en la kandidatigo kaj elekto de gvidontoj. • Zorgu, ke gvidontoj konsciu pri siaj devoj (Gvidilo bezonata) • Zorgu, ke la organizantoj konsciu pri siaj devoj (i.a. sendu tuj komunikon/fotojn)

  17. Eblaj financaj taskoj por AMO-administranto • Laboru kun organizantoj por decidi kiom el la financa disponigo estos por gvidontoj, kiom por stipendiuloj. • Organizu kun lokuloj kaj CO la transpagon kaj konsentu pri la maniero de elpagado (unuavice kovru loĝkostojn) • Helpu en la pretigo de buĝetproponoj al UEA(marte por la posta jaro) • Analizu la eblojn ricevi subvenciojn por aktivula trejnado • Prizorgi AMO-fakon en la nova retejo de UEA, kiu aperigu informojn pri ontaj seminarioj kaj rezultoj el okazintaj – raoportoj kaj preleg-resumoj au tekstoj. Eblaj komunikaj taskoj por AMO-administranto

  18. Iom post iom, sed en intensa ritmo, konkeros la mondon

More Related