1 / 16

dediĉita al sia popolo

. dediĉita al sia popolo.

jiro
Télécharger la présentation

dediĉita al sia popolo

An Image/Link below is provided (as is) to download presentation Download Policy: Content on the Website is provided to you AS IS for your information and personal use and may not be sold / licensed / shared on other websites without getting consent from its author. Content is provided to you AS IS for your information and personal use only. Download presentation by click this link. While downloading, if for some reason you are not able to download a presentation, the publisher may have deleted the file from their server. During download, if you can't get a presentation, the file might be deleted by the publisher.

E N D

Presentation Transcript


  1. . dediĉita al sia popolo

  2. “Gefratoj, mi volas fiksi en ĉies koro ĉi tiun ideon: la Kristanismo ne estas aro da veroj je kiuj ni devas kredi, da leĝoj plenumendaj, da malpermesoj! Tiele ĝi fariĝas tre malplaĉa. La Kristanismo estas homo, kiu multe nin amis, kiu petas nian amon. La Kristanismo estas Jesuo Kristo kaj la Evangelio.” LA 6-A DE NOVEMBRO 1977

  3. “Kiom mirinda estos la tago, kiam ĉiu baptito komprenos, ke sia profesio, sia laboro estas sacerdota laboro; ke, same kiel mi celebras la meson ĉe altaro, ĉiu ĉarpentisto celebras sian meson en sia ĉarpentejo, ĉiu profesiulo, ĉiu kuracisto kun siaj iloj, la virino ĉe vendejo, ĉe sia laborejo... faras sacerdotan oficon. Kiom da ŝoforistoj aŭskultas ĉi tiun mesaĝon en sia taksio! Ci, amata ŝoforisto, antaŭ la gvidilo de cia aŭtomobilo estas sacerdoto se vi laboras honeste, konsekrante al Dio cian taksion, alportante mesaĝon de paco kaj amo al ciaj klientoj kiuj iras en cia aŭtomobilo.” LA 20-A DE NOVEMBRO 1977

  4. “Religio de dimanĉa meso sed de maljustaj semajnoj ne plaĉas al la Dio de Vivo. Religio de abunda preĝo sed de hipokriteco je la koro ne estas kristana. Eklezio kiu stariĝas nur por vivi agrable, por havi multon da mono kaj komfortoj sed ne aŭskultas la kriojn por justeco, ne estas la vera Eklezio de nia Dia Elaĉetanto.” LA 4-A DE DECEMBRO 1977

  5. “Eĉ se oni nin nomas frenezuloj, allogemuloj, komunistoj kaj ĉiuj adjektivoj kiuj venas al ni, ni scias, ke ni ne faras ion alian ol anonci la allogan ateston nome la feliĉoj, kiuj proklamas feliĉajn la malriĉuloj, la soifantoj je justeco kaj la suferantoj.” LA 11-A DE MAJO 1978

  6. “Multaj homoj volas, ke la malriĉulo ĉiam diru ‘estas la Dia volo’ ke li tiel vivu. Ne estas Dia volo, ke unuj havu ĉion kaj aliaj nenion. Ne povas esti Dia. La Dia volo estas, ke ĉiuj liaj gefiloj estu feliĉaj.” LA 10-A DE SEPTEMBRO 1978

  7. “Estas ridinde diri, ke la Eklezio iĝis marksisto. Tamen ekzistas speco de ‘ateismo’ pli proksima kaj danĝera al nia Eklezio: la kapitalisma ateismo, je kiu la objektoj fariĝas idoloj kaj anstataŭas Dion.” LA 15-A DE SEPTEMBRO 1978

  8. “Eklezio kiu ne suferas persekuton sed elĝuas privilegiojn kaj subtenon de teraj aĵoj – timu! – ne estas la vera Eklezio de Jesuo Kristo.” LA 11-A DE MARTO 1979

  9. “Multaj estas, kiuj ne diras ke ili estas kristanoj, ĉar ili ne havas kredon…! Ili pli kredas je sia mono kaj siaj posedoj ol je la Dio, kiu kreis ĉion.” LA 3-A DE JUNIO 1979

  10. “Por kio taŭgas belaj aŭtovojoj kaj flughavenoj, belaj konstruaĵoj kaj grandaj palacoj, se ili estis konstruitaj per la sango de malriĉuloj kiuj neniam ilin elĝuos?” LA 15-A DE JULIO 1979

  11. “Ni ne ĉesu denunci la idolistecon nome riĉeco, kiu bazigas la grandecon de homa persono sur ‘havi’ kaj forgesas ke la vera grandeco estas ‘esti’. La homa persono ne valoras pro tio, kion havas, sed pro tio, kion faras.” LA 4-A DE NOVEMBRO 1979

  12. “Ni devas serĉi la infanon Jesuon, ne inter la belaj skulptaĵoj de niaj kripoj. Ni devas serĉi ĝin inter la nenutritaj infanoj kiuj dormis ĉi-nokte sen ĉesigi sian malsaton, inter la malriĉaj ĵurnalo-vendistoj kiu tre malbone dormis.” LA 24-A DE DECEMBRO 1979

  13. “Kiom mirinda estos la tago, kiam nova societo, anstataŭ konservi kaj zorgi egoisme, disdonos, disdividos ĉion, kaj ĉiuj ĝojos ĉar ĉiuj sin sentos kiel gefiloj de la sama Dio! Kion alian la vorto de Dio volas por nia salvadora societo krom la konvertiĝon de ĉiuj por ke ni sentu nin kiel gefratoj?!!!” LA 27-A DE JANUARO 1980

  14. “Ne estas prestiĝe al la Eklezio havi bonajn rilatojn kun la potenculoj. Prestiĝe estas al la Eklezio senti, ke la malriĉuloj ĝin komprenas kiel sia, senti ke la Eklezio vivas sur la tero, alvokante ĉiujn, ankaŭ la riĉulojn, konvertiĝi kaj saviĝi per la mondo de malriĉuloj, ĉar ununure ili estas la beataj.” LA 17-A DE FEBRUARO 1980

  15. “Mi estas minacata je morto konstante. Mi devas diri al vi, ke kiel kristano mi ne kredas morton, sed resurekton: se oni min mortigos, mi resurektos en la salvadora popolo. Mi tion diras sen fanfarono, sed kun granda humileco. Kiel paŝtisto, mi estas devigita, pro dia ordono, oferdoni mian vivon pro tiuj amataj de mi, nome ĉiuj salvadoranoj, ankaŭ tiuj, kiuj min mortigos. Se ili plenumos la minacojn, ekde nun mi oferdonas mian sangon al Dio por la pardono kaj resurekto de El Salvador. La martireco estas graco de Dio, kion mi ne kredas meriti. Tamen, se Dio akceptas la oferdonon de mia vivo, ke mia sango estu semo de liberiĝo kaj signo, ke la espero realiĝas. Mia morto, se Dio akceptos ĝin, utilu al la liberiĝo de mia popolo kaj kiel atesto de espero je la estonteco. Vi povas diri, se oni mortigos min, ke mi pardonas kaj benas miajn murdintojn. Tiele ili konvinkiĝos, ke ili perdas sian tempon. Ĉefepiskopo mortos, sed la Eklezio de Dio, kio estas la popolo, neniam pereos.” MARTO 1980

  16. “La Regno jam estas mistere en nia lando; Kiam la Sinjoro venos, plenumiĝos ĝia perfekteco. Tia estas la espero kiu nutras nin kristanojn. Ni scias, ke ĉia klopodo plibonigi la societon, ĉefe kiam ĝi estas tiom profunde enmiksita en la maljusteco kaj peko, estas klopodo benata de Dio, volata de Dio, postulata de Dio al ni.” LA 24-A DE MARTO 1980

More Related