1 / 12

Bela rakonto de Paulo Coelho

Bela rakonto de Paulo Coelho. Iu viro, liaj ĉevalo kaj hundo iradis survoje. Kiam ili estis preterpasantaj proksime de arbo giganta, ĝi estis trafita de fulmo kaj la tri mortis pro la fulmobato.

nancy
Télécharger la présentation

Bela rakonto de Paulo Coelho

An Image/Link below is provided (as is) to download presentation Download Policy: Content on the Website is provided to you AS IS for your information and personal use and may not be sold / licensed / shared on other websites without getting consent from its author. Content is provided to you AS IS for your information and personal use only. Download presentation by click this link. While downloading, if for some reason you are not able to download a presentation, the publisher may have deleted the file from their server. During download, if you can't get a presentation, the file might be deleted by the publisher.

E N D

Presentation Transcript


  1. Bela rakonto de Paulo Coelho

  2. Iu viro, liaj ĉevalo kaj hundo iradis survoje. Kiam ili estis preterpasantaj proksime de arbo giganta, ĝi estis trafita de fulmo kaj la tri mortis pro la fulmobato.

  3. Sed la viro ne konsciis ke li ne plu vivas kaj daŭrigis sian vojon kun siaj du bestoj (kelkfoje la mortintoj paŝas dum certa tempo nekonsciaj pri sia nova kondiĉo…)

  4. La vojo estis tre longa kaj la irado supren sensoifigis ilin, ĉar la suno estis tre intensa. Ĉe vojkurbo, ili vidis mirindan marmoran portalon, kiu kondukis al iu placo pavimita de oraj portaloj.

  5. La piediranto sin direktis al iu viro, kiu kontrolis la enirejon, kaj inter ili okazis la jena dialogo: • Bonan tagon. • Bonan tagon, respondis la gardisto. • Kiel nomiĝas ĉi tiu bela loko? • Ĉi tie estas la ĉielo.

  6. Tre bone ke ni alvenis en la Ĉielo, ĉar ni soifegas! • Vi povas eniri kaj trinki tiom da akvo kiom vi volas. Kaj la gardisto fingromontris la akvo-fonton. - Sed mia ĉevalo kaj mia hundo ankaŭ soifas... - Mi bedaŭras – diris la gardisto – sed ĉi tie estas malpermesata la besteniro.

  7. La viro malĝoje stariĝis kaj kvankam tre soifema li ne volis trinki tute sola. Li dankis la gardiston kaj daŭrigis sian vojon. Poste marŝi dum iom longa tempo supren, la tri plene lacaj alvenis al iu bieneto, kies enirejo estis signita per malnova pordo, kiu kondukis al iu tervojo kun arboj ambaŭflanke...

  8. Sub la ombro de iu arbo kuŝis viro, kies kapo estis ĉapelkovrita. Probable, li dormadis... - Bonan tagon, salutis la piediranto. La viro mansalute respondis. - Ni multe soifas, mia ĉevalo, mia hundo kaj mi. - Ekzistas akvo-fonto ĉe tiuj rokoj – informis la viro, montrante per la fingro la lokon.

  9. - Vi povas trinki tiom da akvo, kiom vi bezonas. La viro, la ĉevalo kaj la hundo iris ĝis la akvo-fonto kaj sensoifigis sin. La piediranto revenis por danki al la viro. - Vi povos reveni ĉiam kiam vi volos – li respondis.

  10. - Mia sinjoro, kiel nomiĝas ĉi tiu loko? – demandis la piediranto. - ĈIELO. - Ĉielo? Sed la gardisto de la marmora pordego diris al mi ke tie estis la Ĉielo!

  11. - Tie ne estas la Ĉielo, tie estas la Infero – respondis la gardisto. La piediranto iĝis perpleksa. • Vi devus malpermesi la misuzadon de via nomo. • Ĉi tiu falsa informo devas kaŭzi grandan konfuzon – avertis la piediranto.

  12. - Neniel! – respondis la gardisto – fakte ili faras al ni grandan komplezon, ĉar restas tie ĉiuj, kiuj estas kapablaj forlasi siajn plej bonajn amikojn... Paulo Coelho

More Related