1 / 7

La fino de Katargo

La fino de Katargo. La fenica origino kaj la glora sed tragika historio de tiu urbo.

fabian
Télécharger la présentation

La fino de Katargo

An Image/Link below is provided (as is) to download presentation Download Policy: Content on the Website is provided to you AS IS for your information and personal use and may not be sold / licensed / shared on other websites without getting consent from its author. Content is provided to you AS IS for your information and personal use only. Download presentation by click this link. While downloading, if for some reason you are not able to download a presentation, the publisher may have deleted the file from their server. During download, if you can't get a presentation, the file might be deleted by the publisher.

E N D

Presentation Transcript


  1. La fino de Katargo La fenica origino kaj la glora sed tragika historio de tiu urbo. La fenicoj konstruis ĝin, por ke ĝi fariĝu ilia ĉefa haveno duonvoje inter tiu lando de maristoj kaj Ĝibraltaro. Ĝia okcentjara historio estas plena de gloro, pompo kaj aŭdaco. Ĉiuj fenicoj amis muzikon, dancon kaj kolorojn, kaj tial iliaj festoj estis tre gajaj. Kaj ilia mara komerco donis al ili grandan riĉon. Tamen, la lasta kvarono de ilia historio konsistis el serio de militoj kontraŭ Romio. La mondo estis tro malgranda por du konkeremaj urboj; unu devis perei. Kaj post longa milita ekvilibro, Romio havis la bonan ŝancon, kaj Kartago pereis.

  2. Dum pluraj monatoj ili kondukis siajn rapidajn ĉevalojn kaj timigajn elefantojn tra Hispanio kaj Francio kaj trans altajn neĝe kovritajn montarojn, kaj sukcesis ataki la romianojn en ilia hejmolando. Post ducentjara serio de militoj, fariĝis malekvilibro, kaj la romianoj venkis. Post pluraj jarcentoj da libereco, ili komencis obei al fremduloj. Kaj ĉiujare devis pagi al Romio grandan sumon pro militaj damaĝoj. Sed la entreprenemo de la kartaga popolo permesis fruan pagon de la tuta ŝuldo. Kaj la roma lupino serĉis pretekston por manĝi tiun ŝafidon, kiu, kreskante, fariĝos ne ŝafo, sed leono. “Delenda est Cartago”, Kartago estis nepre detruenda.

  3. Febligite pro ĵusa malvenko antaŭ najbaraj malamikoj, la kartaganoj petegis, ke Romio ne detruu ilian urbon. Kaj Romio prezentis plurajn kondiĉojn. Unue ĝi postulis la transdonon de tricent junaj garantiuloj el la ĉefaj nobelaj familioj. Kartago akceptis kaj transdonis ilin kun ploro. Post ĉiu akcepto, Romio prezentis novan postulon: grenoj por nutri la romian armeon ; transdono de ĉiuj grandaj ŝipoj, de la militmaŝinoj kaj, fine, de ĉiuj armiloj.

  4. Kaj kiam la urbo fariĝis tute sendefenda, Romio ne respektis sian promeson, kaj ordonis, ke ĉiu kartagano konstruu novan domon dek kilometrojn for de la maro, ĉar la urbo estas detruota. Por popolo de markomercistoj, tiu postulo egalis kondamnon al morto.

  5. La mortkondamnitoj petis unumonatan prokraston, por la preparado de la tranlokiĝo. Sed ili jam estis decidintaj rezisti. Kaŝe ili fabrikis novajn armilojn; kaj eĉ batalŝipojn ili faris per la ligno el la detruitaj domoj. Senespere kaj freneze , kiel atakitaj bestoj, ili sin ĵetis kontraŭ la romianoj, kiuj suferis pezajn perdojn. Sed la fina venko apartenis al la romianoj, kiuj ordonis ĝeneralan masakron.

  6. Centoj da miloj el la tiamaj sepcent mil loĝantoj en la urbo estis murditaj. La ceteraj estis disvenditaj, kiel sklavoj, tra la tuta imperio. Ĉiuj valoraĵoj estis senditaj al Romio. Kaj la urbo estis bruligita. La flamoj ardis dum dek sep tagoj.

  7. Kaj la venkintoj malbenis ĉiujn estontajn loĝantojn en la detruita urbo . Tia estis la fino de urbo kaj popolo. Kaj la fino de la fenica cililizo, unu el la plej belaj en la monda historio. Teksto el la libro “La estonto dependas de ni”, de Sylla Chaves.

More Related