1 / 17

TEJO/E@I | ILEI | ESF?

”Flugiloj de Malfacila Vento” Projekto por plivastigi kaj subteni instruadon de Esperanto inter junuloj, kaj aliaj. TEJO/E@I | ILEI | ESF?. Mal alta lingvonivelo ĉe multaj junuloj Mal multe da junaj E-instruantoj ekzistas Mal abundas instrumaterialo taŭga por junuloj

mab
Télécharger la présentation

TEJO/E@I | ILEI | ESF?

An Image/Link below is provided (as is) to download presentation Download Policy: Content on the Website is provided to you AS IS for your information and personal use and may not be sold / licensed / shared on other websites without getting consent from its author. Content is provided to you AS IS for your information and personal use only. Download presentation by click this link. While downloading, if for some reason you are not able to download a presentation, the publisher may have deleted the file from their server. During download, if you can't get a presentation, the file might be deleted by the publisher.

E N D

Presentation Transcript


  1. ”Flugiloj de Malfacila Vento” Projekto por plivastigi kaj subteni instruadon de Esperanto inter junuloj, kaj aliaj TEJO/E@I | ILEI | ESF?

  2. Malalta lingvonivelo ĉe multaj junuloj Malmulte da junaj E-instruantoj ekzistas Malabundas instrumaterialo taŭga por junuloj Malestas eblecoj peti monon de eksteraj fondaĵoj por E-instruado Malfacilas trovi interesiĝantojn kaj / aŭ instigi komencintojn daŭrigi la lernadon Alievorte: ni laboras en MALfacila vento... Hodiaŭaj malfacilaĵoj...

  3. Manlibro por gvidantoj kaj organizantoj de E-kursoj Trejnseminarioj por instruemuloj Kompilitaj metodiko kaj materialo taŭgaj por junuloj Nova ekzamensistemo taŭga por TEJO-aranĝoj E-kursoj en tri niveloj dum TEJO-aranĝoj Informadsubteno kaj informado pri la projekto ”flugiloj” Kontaktreto / Komunumo por junaj instruemuloj Alivorte: ne mankas laboro  ”Flugiloj” por plibonigi la situacion

  4. Plibonigi organizadon kaj gvidadon de E-kursojPer: Trejnseminarioj, manlibro kaj starigo de kontaktreto / komunumo Altigi la lingvonivelon de junaj E-parolantoj Per: Perfektigaj kursoj kaj ekzamenoj dum TEJO-aranĝoj Iom post iom grandigi la nombron de junaj E-parolantojPer: Kursoj, taŭga materialo kaj ”multobliga efiko” Celoj de la projekto

  5. Junulaj instruantoj kaj instruemuloj de Esperanto Junuloj kiuj volas altigi sian lingvonivelon Junuloj kiuj volas eklerni Esperanton (Certe ankaŭ nejunuloj havus utilon de la projekto) Celgrupoj de la projekto

  6. La projekto konsistos el sep sufiĉe memstaraj partoj, ”flugiloj”. Sekvos paĝoj pri ili. Enhavo de la projekto

  7. La manlibro estu verkita de pluraj personoj kun instru- kaj organizad-spertoj. Verŝajne enhavus partojn kiuj traktus: instrumetodojn organizadon de kursoj instumaterialon modelajn lecionojn utilajn (lingvo)ludojn ekzamenadon pritaksadon (Estus bone havi la manlibron kaj en reta versio kaj en pdf.) 1. Manlibro por gvidantoj kaj organizantoj

  8. Dum ili, la partoprenantoj: ricevu teorian bazon de spertaj instuantoj interŝanĝu ideojn/spertojn mem praktiku instruadon Post tia trejnado oni revenas al sia urbo kaj povas organizi E-kursojn. 2. Trejnseminarioj por instruemuloj

  9. Kurso por komencantoj dum junularaj aranĝoj jam estas tradicio Indus ankaŭ havi kursojn por daŭrigantoj kaj perfektiĝantoj Ĉi tiuj kursoj povus havi enkondunan/preparan perretan parton Motivo por aliĝi al kursoj kaj fini ilin povus esti internacie validaj ekzamenoj paseblaj fine de ili 3. Esperanto-kursoj en tri niveloj

  10. Junuloj pli kaj pli ofte trovas informojn kaj studmaterialojn en la reto Lernado dum fizikaj kursoj tamen daŭre havas siajn avantaĝoj Plej bonajn efikojn ĉe junuloj do povus doni metodiko bazita kaj sur la reto, kaj sur klasikaj fizikaj kursoj, por utiligi avantaĝojn de ambaŭ Oni rekomendus kaj ĉeestan kaj perretan lernadon 4. Kompilitajmetodiko kaj materialo

  11. En seriozaj agadoj ĉiam gravas povi mezuri la rezulton La ekzamenoj de ILEI/UEA bedaŭrinde montriĝis administre tro komplikaj por junularaj aranĝoj Verŝajne necesus starigi novan ekzamensistemon kaj ellabori testojn taŭgajn ankaŭ por la junularo... Ĉe lernu! ni nun elprovas ekzamensistemon kun du kampoj (lingva kaj kulturmovada) kaj tri niveloj (baza, meza, alta) 5. Ekzamenoj ”ILEI/TEJO”

  12. Kompreneble la projekto en si mem bezonas informadlaboron kaj ttt-paĝon kun klarigoj kaj aliĝiloj por la trejnseminarioj kaj kursoj Krome indus krei diversajn informilbazojn por Esperanto-kursoj en pluraj formatoj, tiel ke kursorganizantoj facile povas traduki, adapti kaj elprinti ilin 6. Informadsubteno kaj informado

  13. Iom post iom gravas starigi kontaktreton por/de ĉiuj novaj instruantoj, por helpi interŝanĝon de spertoj inter ili, reciprokan inspiradon kaj revivigon de entuziasmo Komence verŝajne sufiĉus retpoŝtlisto, vikio kaj uzo de Edukado.net 7. Kontaktreto / Komunumo

  14. Por havi bonan rezulton, necesus homoj/fortoj el: ILEI (instruspertoj kaj strukturado) TEJO/E@I (kontakto kun junuloj, retprojekt- kaj trejnad-spetoj) ESF (financa kaj konsila helpo) Rilataj projektoj: Edukado.net lernu! Intekulturo Realigantoj, partneroj, kunlaboraj projektoj

  15. Novembro: Prezenti la projekton por ESF. Diskuti kaj fiksi la projektenhavon. Decembro: Ev verki detalan projektpriskrion kaj monpeton por ESF. Dum IS (27/12-3/1): Plankunsidoj. Januaro kaj Februaro: Verki unuan (krudan) version de manlibro pri instruado. Marto: Ellabori ekzamenojn utilajn por junularaj aranĝoj. Trejnseminario pri insturado en Sarejevo. Aprilo: Trejnseminario pri instruado en Francio. Dum IJF: Trejnseminario, E-kursoj Dum NASK: Trejnseminario, E-kursoj Dum IJK: Trejnseminario, E-kursoj Dum UK: Trejnseminario, E-kursoj Dum la ILEI-konferenco: Trejnseminario, E-kursoj Aŭgusto – Septembro (2004): Pritaksado kaj raportado. Kontinue devas okazi planado de la seminarioj/kursoj kaj plibonigado de la manlibro kaj materialoj. Skizo de ebla tempoplano

  16. Jenaj personoj montris ne malintereson pri la projekto: Aleksandro Melnikov (Rusio) Atlio Rojas (Nederlando / Argentino) Birke Dockhorn (Germanio) Hokan Lundberg (Serbio / Svedio) Julinka Litviniova (Belgio / Rusio) Ĵenja Gaus (Litovio) Katalin Kovats (Nederlando / Hungario) Katja Ignatieva (Svedio / Rusio) Oleg Izyumenko (Rusio) Rade Petrovic (Serbio kaj Montenegro) Saŝa Blinov (Rusio) Slavik Ivanov (Rusio) Sonja Petrovic (Serbio kaj Montenegro) (Ili aliĝis al la retpoŝtlisto ilei-flugiloj@yahoogroups.com.) Eventualaj kunlaborantoj

  17. Ĉu estas io por ESF? Kion vi pensas?

More Related